Re: Einstein
- From: indriko@xxxxxxxxx
- Date: 7 Jul 2006 23:36:18 -0700
pipercub70510 wrote:
hh--h^
j--g^
jj--j^
q--c^
w--u`
x--s^
y--j
LA VIVO DE EINSTEIN
REVOLUCIISTO DE LA SCIENCO
La 14a de Marto estis la datreveno de grande homo.
Vidu:
http://paginas.terra.com.br/arte/alls/ai_mensa.htm
Krom la fuŝita literumado, ĉi tiu versio havas plurajn
erarojn kiuj ne aperas en la originala teksto. Supre oni
vidas 'grande homo'. Mi ankaŭ rimarkis 'klarijis' por
'klarigis', 'konistas' por 'konsistas', 'profundian',
'humilia'.
Ĉu la afiŝanto retajpis la tekston?
Ŝajnas al mi ke lastatempe, dum du aŭ tri jaroj almenaŭ,
proponoj por novaj literumaj sistemoj ĉesis aperi ĉi tie.
Mi supozis ke la manio iom eksmodiĝis.
La fenomeno estas iom mistera al mi. La argumentoj por
ĉi tiaj novaj literumadaj sistemoj estas tiom senvaloraj,
ke mi suspektas ke la proponantaj havas pens-handikapojn.
(Mi ne aludas al tiuj kiuj uzas la h-metodon, kiu estas
fundamenta, nek la x-metodon, kiu foje havas praktikan
valoron.)
Klivo
.
- References:
- Einstein
- From: pipercub70510
- Einstein
- Prev by Date: Re: Tago de Sendependeco
- Next by Date: Re: Tago de Sendependeco
- Previous by thread: Einstein
- Next by thread: Re: Einstein
- Index(es):