Re: Eta demando




Marko Rauhamaa wrote:
"Andreas Kueck" <AKueck@xxxxxxxxxxx>:

Marko Rauhamaa skribis:
Mi dirus eĉ pli forte: diru "povus" anstataŭ "estus povinta/povintus".

En Fundamenta Ekzercaro § 24 nepre estas ekzemplo de "estus
-inta"-konstruo:

"Mi ne farus la eraron, se li antaue dirus al mi la veron (au se li
estus dirinta al mi la veron)."

Jes, kaj mi forte emfazas la krampojn.


Marko

El mia eseo pri anglaj verboj (Modoj kaj Kondiĉoj):

PAG forte malrekomendas simplan kondicionalon por pasinta kondiĉo:
Mi citas el sekcio 257-4.

"Z. kaj slavaj verkistoj ofte uzas kondicionalon simplan anstataŭ perfektan.
Tio neniel estas aprobebla, ĉar ĝi ofte estigas konfuzon pri la tempo.
Ekzemple: se la esp-istaro konjektus, ke la Delegacio havas la rajton
reformi, certe ili ne laborus por la Delegacio. Tie ĉi oni komprenas, ke la
esp-istoj ne suspektas kaj laboras, kvankam efektive ili ne suspektis
kaj laboris. Do devas teksti: se... estus suspektintaj... ne estus laborintaj.
Por eviti la tro pezan duoblan formon kompleksan, oni povas uzi la simplan
formon kondicionalan en la subprop-o kaj lasi la difinon de la tempo al la
ĉefpredikato sola. Sed ĉi lasta nepre devas esprimi la tempon perfektan.
La ĝusta formo de la supra frazo do estas: se la esperantistoj suspektus...,
certe ili ne estus laborintaj."

Ĉikaze, mi konsentas kun Marko, Zamenhofo, kaj la slavaj verkistoj.

Klivo

.