Re: Nepre (estis: Re: Eta demando)
- From: Marko Rauhamaa <marko@xxxxxxxxxx>
- Date: 28 Jun 2006 10:34:31 -0700
"Andreas Kueck" <AKueck@xxxxxxxxxxx>:
En Fundamenta Ekzercaro § 24 nepre estas ekzemplo de "estus
-inta"-konstruo:
Kiun funkcion havas la "nepre" en tiu frazo?
Chi tie la vorto "nepre" havas similan funkcion, kiel en jena frazo de
la Fundamenta Antauparolo:
"... en korespondado kun personoj nekonataj estas bone chiam peni uzadi
nur vortojn el la 'Fundamento' char nur pri tiaj vortoj ni povas esti
certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro."
En ambau uzoj la vorto "nepre" signifas je "tutcerte".
En la antaŭparola ekzemplo "nepre trovos" signifas proksimume "ne povos
ne trovi". Se ni tradukas simile la unuan frazon, ni akiras:
En Fundamenta Ekzercaro § 24 ne povas ne esti ekzemplo de "estus
-inta"-konstruo:
"Nepre" enhavas signifon de devo (morala, bezona, dezira aŭ logika).
Marko
--
Marko Rauhamaa mailto:marko@xxxxxxxxxx http://pacujo.net/marko/
.
- References:
- Eta demando
- From: kasmra
- Re: Eta demando
- From: Sebastian Hartwig
- Re: Eta demando
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Eta demando
- From: Andreas Kueck
- Re: Eta demando
- From: Paul Ebermann
- Nepre (estis: Re: Eta demando)
- From: Andreas Kueck
- Eta demando
- Prev by Date: Re: [Spamo] Kian impreson vi havas pri Chinio?
- Next by Date: Re: la fakto, ke
- Previous by thread: Nepre (estis: Re: Eta demando)
- Next by thread: Re: Nepre (estis: Re: Eta demando)
- Index(es):