Re: Ne angla, ne laboro [bapto de Kristo]



Marko Rauhamaa wrote:
Remush <vishu.remush@xxxxxxxxxx>:

Mi parolas pri faktoj, ne pri rakontoj pri okazintaĵoj kiujn neniu el
la evangelistoj ĉeestis.

Vi prezentas tezojn, ne historiajn faktojn, ĉar mankas dokumentoj. Eble
Johano estis membro de tiu movado, eble li estis estro de alia, simileta
movado. Neniu povas scii.

Same pri ceteraj deliraĵoj: neniu povas scii.
Tamen arkeologoj malkovris kio ŝajnas esti lokoj uzitaj por purigadaj ceremonioj, kaj esenoj estas sekto pri kiu oni havas dokumentojn.
Ke Johano estis membro aŭ estis influita de tiu aŭ alia sekto, aŭ cû li estis la sola membro de sia propra sekto, estas detalo kiu ne influas la esencan parton de la interpretado.


Bapto estis speco de purigado. Tio similas simplan superstiĉon.

Ĉio religia estas superstiĉa. Kaj do?

Mi estas eĉ pli kategoria : ĉio estas superstiĉo. Tiel funkcias la cerbo: ĝi feliĉas trovi rilatojn inter okazintaĵoj.
(Oni povas argumenti, ke ĉio efektive estas rilatita, sed la rilatoj estas aliaj ol oni imagas.)

Oni povas kompari tion al indulgencoj: se vi pagas tiom, viaj pekoj
estos lavitaj. Feliĉe, tiu kutimo malaperis.

La indulgencoj ankoraŭ ekzistas en katolikismo, kaj vi povus ankaŭ
informite moki la praktikon, sed via kritiko ŝajnas al mi nescia.

Mi informos se tio hazarde ŝanĝis lastsemajne.
Eble vi konfuzas indulgenco kaj indulgo.


Indulgenco estas signo de pentado. La eklezio pardonas por Dio iajn ajn
pekon, se la pekinto vere pentas. Do la pastro elpensas ian taskon aŭ
oferon, kiun sincera pekinto sendube volonte akceptas.

La praktiko de konfesado malaperis.


La persono de Jesuo kiel mokanto de superstiĉoj multe plaĉas al mi.

Se tio plaĉas al vi, tio sendube estas la fakto (ĉar vi laŭ vi nur
parolas pri faktoj).

Por esti tute klara: mia interpretado de la agoj de Jesuo plaĉas al mi.
Nun, la persono de Jesuo multe pli plaĉas al mi.

Estas malfacile trovi sencon en la diversaj skribaĵoj. Feliĉe, la eklezio konservas por si la rajton interpreti.
Bonan analizon de la mallogikeco en la rakontoj faris François CAVANA en "Les Écritures" ISBN 2-253-03400-2 (Le Livre de Poche)
Pri historiaj studoj, legu Jacques DUQUESNE: "Jésus" ISBN 2-277-24160-1 (J'ai lu)


Kompreneble, la postaj tekstoj havas alian interpretadon, sed neniu
kapablas trovi logikon en ĝi.

Kial vi sentas necese trovi logikon en la prediko kaj vivo de Jesuo mem?

Ĉar eĉ en antaŭkristaj rakontoj (ekz greka mitologio), foje troviĝas veraj okazintaĵoj. Konsideru la intereson same kiel tiun kiun oni povus havi por arkeologio.

En la supra diskuto, tamen rimarku ke "pekoj" eble devus esti "sento
de kulpo pro misfaro". Nur la kulpa sento malaperas, ne la misfaro.

Nu, pentado espereble kondukas almenaŭ al la plimalmultiĝo de fiagado.

Tio meritas pli fundan analizon de la rilatoj inter misfaro, kulposento, pentado, pardono kaj forgeso.

Mi pensas ke la kulposento mem povas esti damaĝa por popolo, kaj malfacilas liberiĝi de ĝi. Pensu pri la sento de la idoj de germanoj kiuj voĉdonis por Hitlero, aŭ pli grave, kiuj partoprenis al la fina solvo.
Espereble, la nova Papo simbole senpekigos siajn nacianojn per granda lavceremonio.

Remuŝ (Belgio)



.