Re: Ne angla, ne laboro
- From: Sebastian Hartwig <seb@xxxxxxxxxxxxxx>
- Date: Fri, 09 Jun 2006 16:41:08 +0200
Dario Rodriguez wrote:
Dankon, kara Sebastiano, pro la citaĵoj. Certe ne ĉio aspektas milde en
la instruoj de Jesuo, tial mi preferas priatenti tiun mirindan predikon
sur la monto kaj aliajn eldirojn kiel tiu kiu ordonas: Amu unu la alian
kiel Mi mem amis vin.
"Oni" tre ofte kolektas el la Biblio nur tiujn lokojn, kiuj plaĉas al oni,
kiuj kongruas kun oniaj propraj ŝatopinioj, kaj modlas el tiu kolekto
personan idolon.
En la nuna tempo estas mode, prepari Jesu-idolon en la formo de profeto de
naiva ĉi-monda humanisma sociutopio. Frapfrazoj de tiu ideologio estas la
gurdataj "Ni ja kredas ĉiuj je la sama Dio", "Kristanoj, hebreoj aŭ
mahometanoj, ni ĉiuj de Di' estas filoj", "Ĉu katoliko ĉu ateisto, plej
gravas esti bona homo." Kaj oni kompreneble scias, ke oni mem apartenas al
tiuj "bonaj homoj".
Post tio venis la Inkvizicio ktp. Sed tio estis perfido al la instruo de
Kristo. Bedaŭrinde oni ne povas scii ĉu Torquemada troviĝas en la Infero
:-)))
Ekzistas pluraj diversaj inkvizicioj, kaj mi ne estas tiel fervora kiel vi,
kondamni ilin senrezerve. Jen unu fonto, kiu hazarde estis ĉemana:
<<
La Inkvizicio uzis ek de la mezo de la 13a jc. la torturon. Ni konas ankoraŭ
hodiaŭ la torturan jurisdikcion. Kaj tute malantaŭe en ĉiu malnova domo
estas la fatrasoĉambreto. Ĉiuj eŭropaj nacioj tie kaŝis ion de sia
mezepoko; ofte oni amplene memoras pri tiuj kontinuoj. En la fatrasa
ĉambreto troviĝas la kontrasto al niaj vivosentoj kaj valortaksadoj, la
tempo de la malhelaj potencoj, de la popola superstiĉo, kiun oni ofte
opinias la malnova kredo, de la Nigra Kulto, de la torturistoj kaj de la
publike pendumitoj. Tie vivas la manio en la frenezula ŝipo, la vila
vivavido de Breughelaj figuroj, la kruela inversigo de ĉia homeco en la
inferaj monstroj de Hieronymus Bosch. La senpotenco de la homoj kontraŭ la
potenculoj kaj superpotenculoj estas bone atestata por la malfrua mezepoko,
ĉiuokaze pli bone ol la misteroj de la frua.
Ni parolu unue pri la publikaj ekzekutoj. Ili certe ne estas specife
mezepokaj, sed dum ĉiu epoko kruela spektaklo. Malprecize dirite, oni devas
kompreni ĉiun publikecon ĉe procezoj kaj ekzekutoj ne nur kiel timigon de
la deliktulo, sed publikeco signifas ankaŭ ateston, kontrolon kaj
konfirmon. Tio superpezis. La trankvila kunplenumo, la riparo de la vundita
juro faris la kruelan spektaklon eĉ edifo. Per tia mezepoka mentaleco agis
nia jurisdikcio ankoraŭ en la 19a jc.; oni pensu nur pri la grandaj
brigantoprocezoj en tuta Eŭropo, per kiuj la superaj aŭtoritatoj ĉirkaŭ
1800 luktis kontraŭ la rabista malbonagado. Ankaŭ la procezo retenis
ankoraŭ dum longa tempo siajn mezepokajn trajtojn. La torturo estis abolita
en Eŭropo nur dum la 18a jc., plej laste en Anglujo.
La estiĝo de la torturo necesigas kelkan klarigon. Antaŭ mil jaroj la
justico ("Rechtsfindung") dependis de Diaj juĝoj, de dueloj, fajroprovoj
kaj akvoprovoj, kiuj evidentigis la "veron". La akuzito devis aŭ venki la
akuzanton en batalo; se temis pri viro kaj virino, oni ekzemple metis la
viron en fosaĵon por egaligi lian naturan superecon. Aŭ la akuzito devis
kuri trans ardantan feron. La fino de la malbona duonpatrino de Neĝulino
ankoraŭ memorigas pri tio. Aŭ oni ĵetis lin ligita per ŝnuro en riveron; se
li ne sinkis, li estis kulpa. Honorinduloj, nobluloj, komercistoj, sed
ankaŭ la Papo, povis "purigi" sin per ĵuro de akuzoj, kaj iliaj samstatanoj
povis "helpi" al ili en tio. Laŭ la eblecoj de la tempo la pruvokolektado
simple estis malfacila. Pro tio oni alvokis Diajn juĝojn ne pro malbona
volo, sed pro arĥaika religieco, ĉar Dio mem devis havi la plej grandan
intereson pri tio, venĝi ofenditan juron. Statopersonoj, nomhavaj homoj,
rajtis ankaŭ provi la kondiĉan memmalbenon; la puriga ĵuro konsistis n tio,
rekomendi sin al la kolero de Dio, se ili ĵurus malvere. En ĉiu okazo do
superregis la ideo de la senpera rilato inter ĉielo kaj tero, reale kaj
jure valide.
La mezepoka teologio, kiam ĝi pliintensigis la kredadon kaj kondukis al la
religia kontemplado, kondamnis tiun ĉi atavismon. La "religia Eklumo
("Aufklärung")" ek de la 12a jc. malpermesis Diajn juĝojn. Oni tamen dum
longa tempo plu uzis ilin. Tial ekz-e la Liberoj de urbanoj ŝirmis ankoraŭ
en la 13a jc. eksplicite kontraŭ Diaj juĝoj kaj permesis anstataŭe purigajn
ĵurojn. Finfine tamen la plibonigita jurisdikcio kapablis zorgi pri pli
bonaj procezoj. Tamen, se la akuzito ne estis trovita "dum la faro" kaj
"alvokita", apenaŭ ekzistis konvinkaj pruvoj. Se ili mankis, la akuzita
devis konfesi al la kortumo. Se li silentis, oni devis helpi per premo al
la vero.
Tiel oni metis lin sub torturon. Ankaŭ tio estis peco de mezepoka kulturo.
Oni provis fizike devigi per tiriloj, ŝraŭbiloj kaj tordiloj, sen verŝi
sangon. La kruela meĥaniko havis sian ordon: Se oni verŝis sangon, estis
konkludeble, ke oni uzis maljustan perforton, kaj tion fari rajtis nur la
punantaj aŭtoritatoj. Sed la senco de la torturo ne estis puni, ĝi estis
nur "pena pridemandado". Kiu trasuferis la torturon, estis libera de la
akuzo. Tamen la torturo en la kuro de la tempo estis preskaŭ perfektigita.
Tiel ankaŭ la absurdo havas ankoraŭ sistemon. Kaj se ja miloj de senkulpuloj
konfesis sub la torturo agojn, kiujn ili ne faris, kiel multe pli
komplikite devis estis la pruvokolektado en okazo de herezo. La tiel nomata
Inkvizicio, la "pridemandado", estis fondita de la Papoj en la 13a jc., por
certigi la ortodoksecon de la kristanaro. La inkvizicia kortumo, 1231
donita al la dominikanoj kaj tial baldaŭ bonege organizita, ne havis alian
taskon ol entrepreni pridemandadojn. Ĝi havis maksimume ankoraŭ la taskon,
montri la ĝustan vojon al erarvagantoj, kaj ĝiaj verdiktoj en tiu senco
neniel signifis punon. Ili malfermis la vojon al reiro, kaj pentofarantoj
rajtis foje ankoraŭ malsupreniri de la brulŝtiparoj. Punataj, senkompate
punataj estis nur refalintoj en la saman delikton. Kontraŭ tio staras la
foje malica preteco de la verdiktoj. La inkvizicia juĝado, la
"pridemandado", finis per eldiro. Se tiu eldiro pruvis, ke la pridemandito
surbaze de siaj skriboj, agoj kaj vortoj deviis de la ĝusta kredo, oni
pludonis ĝin al la "monda brako". La eklezio laŭjure ne faris ekzekutojn.
En la densa monda-transmonda interligo -- kaj tiun oni en tiu kunteksto
devas kompreni reala -- la morto ne estis la plej granda malbono, sed la
damniteco; gravis ne la tempa sed la eterna vivo.
El la sama kialo, nur el kontraŭa konvinko originas la malcedemo de la
"herezuloj", kiuj ofte, are aŭ unuope, paŝis al la ekzekuto kantante. Ilia
nombro supozeble superis la nombron de la en eklezia memoro ĉiam
aktuligitaj martiroj el la antikvo. Ilia firmeco estis samgrada. Verŝajne
nur la inkvizicia juĝo, kiu atestis al ili blindiĝon kaj diablan eraron,
malhelpis al la detala raportado pri ilia martireco.
Aliflanke ankaŭ la "erara kredo" defendis sin kontraŭ la persekuto.
Inkviziciistoj estas malŝatataj. Tro fervoraj vivis danĝere. Cetere ili ne
estis ĉie: En Anglujo la inkvizicio komencis nur 1404 kaj neniam estis same
intense kiel sur la kontinento, escepte de la reciproka persekuto de la du
konfesioj en la 16a jc. En Pollando, en Prusujo, en Skandinavio okazis
neniuj inkviziciaj procezoj. En Hispanujo la Inkvizicio nur en la mezo de
la 16a jc., sub Filipo la Dua, akiris sian timitan vizaĝon. En Italujo la
Inkvizicio en sia interligo de klerikaj juĝistoj kaj laikaj ekzekutistoj ja
estis inventita, de imperiestro Frideriko la Dua, sed post la granda
imperiestro ĝi tie apenaŭ plu estis aplikata per la sama zorgemo kiel en
meza eŭropo. Post kiam la kataristoj en suda Francujo estis venkita, per
sovaĝa krueleco, la persekuto de iliaj dispelitaj anoj en Francujo estis
efektivigita per malpli granda rigoro, escepte de la herezoprocezoj kontraŭ
"liberspiritaj" panteistoj en norda Francujo ĉirkaŭ 1400. En la suda
Nederlando, en Germanujo kaj en la bohemiaj landoj antaŭ la tempo de la
Husitoj la inkviziciistoj laboris pli malmole.
La torturo, tion oni devas fine kalkuli favore al ĝi, estis esence
demokratigilo, ĉar la "pena pridemandado" principe ne konis limojn de socia
rango ("Standesgrenzen"). Mempurigaj ĵuroj de la riĉuloj kaj potenculoj kaj
de iliaj ĵurhelpantoj ne validis en la torturĉambro. Neniu kontestos, ke
tiaj torturĉambroj apartenas al la plej malbonaj institucioj de epoko, ne
sole de la mezepoko. Tamen la argumento pri la torturo kiel rimedo de la
demokratiigo havas sian socipolitikan ĝustecon. Kompreneble tio ne estas la
aserto, ke en la ĉiutaga praktikado de laika aŭ klerika esplorjuĝisto antaŭ
kvincent jaroj ĉiuj estis vere egalaj. Kiam la bohemia reĝo Vaclavo la
Kvara, kiu trafis en eklezipolitikaj kvereloj kun la Praga ĉefepiskopo,
persone akompanis altajn klerikajn funkciulojn en la torturoĉambro, li
sciis dum siaj penaj pridemandadoj bone distingi inter la katedrala
kapitulano el potenca nobela familio, kiu la saman tagon estis denove
videbla inter la homoj, kaj la ĝenerala vikario el malriĉa deveno, kiun oni
dronis la sekvan tagon pro liaj gravaj vundiĝoj. La popolo de Prago kaptis
la korpon de la malfeliĉulo el Vultavo, entombigis lin en la katedralo kaj
vizitas ek de tiam lian tombon -- ĝi metis ankaŭ jarcentojn poste lian
portreton sur ĉiujn pontojn. Johano el Nepomuko, al kiu tio okazis, estas
konsiderata silentanta martiro. Li ne volis paroli. La juna virino, kiun
oni kelkajn jarojn poste metis sur la brulŝtiparon en Rueno, sekvis siajn
internajn voĉojn. Ŝi ne volis silenti. La aŭtoritatoj donis juston nek al
la viro en Prago nek al la virino en Rueno. Sed ne reĝo kaj episkopoj, sed
la viva sanktula kulto ĉirkaŭ Johano Nepomuka kaj Johana el Orleano
instruas al ni la potencon de la ofendita justeco.
(Ferdinand Seibt: Glanz und Elend des Mittelalters. Berlin, 1987 (1999).
p. 406 -- 412)
Mi rimarkas, Sebastiano, ke vi uzas kodon latin-3. Bedaŭrinde mia
retpoŝtilo Outlook Express 6 ne entenas tiun kodon. Ĉu ne preferinde uzi
Unikodon?
Mi partoprenas ĉefe en du forumoj, unu germanlingva kaj unu esperantlingva.
En la germanlingva ĝenas UTF-8, en la esperantlingva ĝenas neuzo de UTF-8.
Mi longe uzis UTF-8, tolerante la ĝeniĝon en la germanlingva grupo. Nun mi
decidis ŝanĝi al kodo, kiu principe ĝenas nek en la germanlingva, nek en la
esperantlingva medio. Se via programo estas tiel malnova, ke ĝi ne
komprenas ISO 8859-3, eble ĝisdatigu ĝin. Ĉiuokaze, ŝajnas al mi, ke la
ĝenado, kiu ekestas per malĝusta okbita kodigo, kiel ISO 8859-3, estas
malpli granda ol tiu, kiu ekestas per varia kodigo kiel UTF-8.
Sebastiano
.
- Follow-Ups:
- Nuna modo
- From: indriko
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Dario Rodriguez
- Nuna modo
- References:
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Gary Mickle
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Sebastian Hartwig
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Sebastian Hartwig
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Sebastian Hartwig
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Sebastian Hartwig
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Sebastian Hartwig
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Sebastian Hartwig
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Sebastian Hartwig
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Sebastian Hartwig
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Sergio
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Dario Rodriguez
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: mireille corobu
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Dario Rodriguez
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Sebastian Hartwig
- Re: Ne angla, ne laboro
- From: Dario Rodriguez
- Re: Ne angla, ne laboro
- Prev by Date: Re: Du novaj promesoj!
- Next by Date: Re: gramatiko
- Previous by thread: Re: Ne angla, ne laboro
- Next by thread: Re: Ne angla, ne laboro
- Index(es):
Relevant Pages
|