Re: Esperantisto arestita en Minsko
- From: "Zmitro Lapcjonak" <idobela@xxxxxxxxx>
- Date: 10 Apr 2006 05:44:48 -0700
Tie cio estas guste skribita. Indas aldoni, ke dum la elektoj kaj la
postelekta semajno estis multegaj arestoj de aktivuloj kaj al homoj
kiuj volis helpi al la protestantoj. Cirkau la rondo de la
protestantoj staris rondo de militistoj kaj ili kontrolis ciujn
homojn, kiuj alproksimigis kun grandaj sakoj au pakajoj. Estis
arestitaj multaj homoj kiuj volis alporti varman teon, kafon au
dormosakon. Entute - pli ol 1200 homoj.
Mi estis kaptita sur la placo nokte de la 23a al 24a kune kun c. 400
aliaj kiuj trovigis en la protesta tendaro. Poste ni dum pluraj horoj
atendis en prizono "Akrescina" - ciu homo estis prisercita, filmita,
oni skribis raporton pri aresto. Adoleskoj estis simple registritaj kaj
liberigitaj. Ceteraj nur post tagmezo estis arangitaj lau provizoraj
celoj. Vespere oni nin transportis al urbo Jodino (c. 50 km de
Minsko). Dum sabato kaj dimanco jugoj ne laboras, do ni devis atendi
lundon. La 27an tage nin jugis en diversaj jugejoj de Minsko (car da
ni estis tre multe). La jugado estis tre formala, jugisto nur
demandis konfirmi nomon, agon, poste deklaris akuzon: "aktiva
partopreno en nepermesita mitingo", "lauta kriado de kontraustataj
sloganoj" (Vivu Belarusujo!, Lukasenko for!), "malobeado al ordonoj
cesi", ktp. Post tio ni povis agnoski sian kulpon au ne, havi
atestantojn au pruvojn, ne gravis. Kaj la jugisto tute lauplace au
lauordone anoncis punon: dauron de malliberigo au monpunon. Monpuno
estis por virinoj kiuj havas infanojn kaj al tre maljunaj homoj, ciuj
ceteraj ricevis malliberon: 5, 7, 10, 15 tagoj. En mia jugejo la
dauroj estis maksimumaj - 10 au 15 tagoj, en aliaj iam okazis pli
mallongaj.
La vivo en la malliberejo estis ne tre aca. Nur unuajn tri tagojn ni
havis malbonan mangon kaj fumuloj suferis pro nikotinomanko. Post la
jugo komencis veni sendajoj kun vestoj, higienajoj, mangajoj,
trinkajoj, legajoj. Kaj de tiam restis nur malagrablajoj pro fermita
spaco, enuo, kaj manko de informoj. Niaj amikoj transdonis salutojn per
radio en kasita formo ("Mi gratulas mian amikon N okaze de lia
naskigtago. Mi deziras al li paciencon. Ja vere restis tre mallonge,
nur tri tagoj. Nun li estas for, en urbo Jodino, sed ni pri li memoras
kaj atendas lin."). Duonhora promeno ciutage, banado unufoje en
semajno. El pano (gi estis tre aca, acida, glueca, preskau ne
mangebla) ni faris figurojn por damludo, domeno, jetkubojn, solvadis
krucvortenigmojn. Mi tre eksatis sudokon.
La partoprenantoj estis generale junuloj de 20-30 jaroj. Oni sercas
nun: "la protestan tendaron arangis gejunuloj, kiuj simple ne sciis,
ke tio maleblas". En mia celo estis anarkisto, katoliko,
hiphop-muzikisto, filo de kgb-ano, uzin-laboristo, sciencisto,
studentoj - tre diversaj homoj. Ni ofte havis malsamajn opiniojn pri
Dio, pri tutmondigo, pri EU, Usono, Rusio, pri nia historio kaj ec pri
nia estonteco. Tamen ni ciuj estis plene unuanimaj pri la nuntempo: la
vivon en Belarusujo indas sangi.
En laboro cefoj traktis miajn areston kaj foreston favore. De mia
firmao estis kvar homoj, kiuj ricevis malliberigon (tamen ceteraj tri
nur 7 au 10 tagojn). Mi ricevis "libertempon", ferion por la du
semajnoj. Ciuj miaj taskoj jam plenumis mia kunlaboranto, do hodiau
mi tutan tagon legas multegegajn leterojn. Kolegoj (precipe koleginoj)
min gratuladas. Ili petas informi kaj inviti ilin, kiam mi sekvafoje
venos "fari revolucion". Vere la afero gis nun ne estas finita. Ni ne
venkis, sed ankau ne malvenkis. Necesas plu batali por libereco,
vereco, justeco.
Dum mi estis en prizono, homoj en Minsko arangadis diversajn
"flesmobojn": en certa tempo kaj loko kolektigas multegaj homoj kaj
faras la saman agon. Au lumigis kandelojn, au paperfoldis gruojn, au
en postoficejo kune prenis formularojn kaj skribis tie ion, ktp.
La 25an de marto estas historia festo (la tago de libero, kiam en 1918
estis proklamita estigo de Belarusa popola respubliko) en centro de
Minsko kolektigis multegaj homoj. Tamen ili estis tre kruele premitaj
kaj batitaj de militistoj. Pluraj homoj aperis en malsanulejoj kun
kapvundoj, rompitaj ostoj.
Post la elektoj Lukasenko malaperis (antaue li estis en televidaj
ekranoj ciutage). Onidiris, ke li havis apopleksion. La 8an de aprilo
estis inauguro de lia tria prezidentigo. Li vere aspektis malsane,
lacigite.
Kio estos plu? Mi ne scias. Estas ideoj kolekti multajn subskribojn kaj
lanci referendumon. Gejunuloj dauras senperfotan proteston: portadas
simbolojn, gluas kaj disdonas flugfoliojn, lancas pacajn atentokaptajn
arangojn.
--
Zmitro Lapcionak
.
- Follow-Ups:
- Re: Esperantisto arestita en Minsko
- From: Dirk Bindmann
- Re: Esperantisto arestita en Minsko
- From: Bertilo
- Re: Esperantisto arestita en Minsko
- From: Arnold Victor
- Re: Esperantisto arestita en Minsko
- From: Sebastian Hartwig
- Re: Esperantisto arestita en Minsko
- From: Manuel
- Re: Esperantisto arestita en Minsko
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Esperantisto arestita en Minsko
- From: Eugen Fabian
- Re: Esperantisto arestita en Minsko
- From: mireille corobu
- Re: Esperantisto arestita en Minsko
- Prev by Date: Re: Cu ni kaptis "esperanto.eu"?
- Next by Date: Re: malkongrueco inter la send-horoj de afiÅoj
- Previous by thread: Statistiko pri sce 03/2006
- Next by thread: Re: Esperantisto arestita en Minsko
- Index(es):
Relevant Pages
|