Periodajhoj pretigataj en Afrika Centro Esperantista
- From: trafrik@xxxxxxxx (Afrika Agado)
- Date: Sun, 26 Mar 2006 21:22:31 +0200 (CEST)
Periodajhoj pretigataj en Afrika Centro Espeprantista
=====================================================
1- Periodajhoj de Afrika Centro Esperantista
---------------------------------------------
- Horizonto de Afrika Centro Esperantisto (HACE) Ghi estas sesmonata
kaj aperas rete kaj papere. Ghia enhavo estas varia : raportoj pri
Esperanto-agado, beletrajhoj, recenzoj, vidpunktoj, ktp. Ghi estas chies
proprajho kaj chiuj rajtas kontribui en ghi per chiaj ajn artikoloj,
kiuj ne malobeas la homajn rajtojn.
- Komunikoj de Afrika Centro Esperantista (KomACE) Ghi aperas rete
kaj almenau unufoje en la monato kun mallongaj informoj.
Por legi la retan version de ambau periodajhoj, necesas simple alighi
al la grupo <hace@xxxxxxxxxxxxxxx, skribante al
<hace-subscribe@xxxxxxxxxxxxxxx> Eventualajn informojn pri ricevo de la
papera versio oni petu de la redakcio.
2- Periodajho de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto)
------------------------------------------------------
La sesmonata informilo ALVOKO redaktata de UTE-estraranoj estas
pretigita papere kaj retversie en ACE.
3- Informilo de TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Afriko)
---------------------------------------------------------------
Ondo da Verdo (OVo) informas pri la laboroj de TIETo. La reta versio
estas trimonata, dum la papera, sesmonata.
4- IZo en Marche
----------------
Tio chi estas la informilo de Instituto Zamenhof. Ghi aperas
franclingve chiumonate kaj raportas pri okazajhoj en la lernejo.
GRAVE :
======
Por legi la retajn versiojn de ALVOKO kaj OVo necesas alighi al la
listoj
"esperanto-en-togolando@xxxxxxxxxxxxxxxx" au
"togolandaj-esperantistoj@xxxxxxxxxxxxxxx", sendante malplenan mesaghon
al "esperanto-en-togolando.subscribe@xxxxxxxxxxxxxxx" au
"togolandaj-esperantistoj.subscribe@xxxxxxxxxxxxxxx"
Pliaj informoj pri ACE kaj la periodajhoj estas riceveblaj che
"afrikacentro@xxxxxxxxxxx"
---------------------------------
Découvez le nouveau Yahoo! Messenger : appelez vers des téléphones en France et à partir de 0,012 ?/minute ! Téléchargez la version beta.
- Prev by Date: Universalaj lingvoj en Svislando
- Next by Date: Re: Rideto de la Tago
- Previous by thread: Universalaj lingvoj en Svislando
- Next by thread: Poloj forkaptitaj, laux Nepala E-Asocio
- Index(es):
Relevant Pages
|
|