Re: Peticioj



indriko@xxxxxxxxx:

Carl Tausig ne devenis de pola gento (mi ja dirus, ke la judoj estas
ankaŭ pola gento, sed ĉiukaze lia situacio estis sama kiel tiu de
Zamenhof);

Ĉu Karl Tausig vere ne devenis de pola gento? (Mi skribis supre 'li
naskiĝis en Varsovio', sed mi ne opinias ke li estis 'Polish' nur pro
tio.) Ĉu li ne lernis la polan lingvon denaske?

Aha, ĉiutage aperas novaĵo...

Ĝis nun mi kredis, ke via argumento estas jena: "Zamenhof estis judo -> li
devenis de juda gento -> li ne devenis de pola gento -> li ne estis polo";
do mi volis apliki la saman kriterion al Tausig.

Nun mi lernas, ke por esti nomata "polo" tute ne gravas nejudeco, sed
anstataŭe necesas denaska lernado de la pola lingvo. Espereble vi
rimarkas, se ne la strangecon, almenaŭ la malpraktikecon de tiu kriterio...

En siaj fruaj jaroj, Zamenhof uzis la jidan lingvon kaj la rusan. Kion vi
scias pri Karl Tausig?

Kompreneble nenion! Ĝuste tio estas la problemo: por ekscii, ĉu mi povas
nomi iun "Polish" laŭ via difino (anstataŭ la vortaraj difinoj ĝis nun
cititaj ĉi tie), mi devas plenumi longegajn kaj preskaŭ certe senrezultajn
esplorojn.

Kaj Pollando estas lando granda kaj proksima al mi. Sed eĉ sciante ke s-ro
X loĝas, ekzemple, en Asmero, mi tute senprobleme diras pri li "tiu
eritreano". Uzanto de via sistemo, male, devas nepre informiĝi: kiujn
lingvojn oni parolas en Eritreo? Kiuj el ili necesas por esti nomata
eritreano? Kiujn lingvojn denaske parolas la koncerna homo?

Nur masoĥisto emus tiel kompliki al si la vivon...
.



Relevant Pages

  • Re: libero esprimi
    ... elsendoj de Radio Caracas TV fare de la venezuela prezidento Chavez. ... konsentas ke eble tiu televida stacio estas dekstrema, ... listo de diktatoroj, dekstraj au maldekstraj, kiuj makulis la Historion. ... Sed Voltaire estis Voltaire, ...
    (soc.culture.esperanto)