Prezidanto kontrolos gazeton de TEJO antaŭ presado



Ekde nun la enhavo de la oficiala organo de TEJO, TEJO tutmonde, estos
anticipe kontrolata de la prezidanto de TEJO. Tion raportas TEJO
tutmonde mem en la plej freŝa numero de la gazeto. La kaŭzo de tiu
decido estas atakoj direktitaj kontraŭ eksa volontulo de TEJO,
Christopher Culver, aperintaj pli frue ĉi-jare en la gazeto. La
redakcio opinias la decidon pri anticipa kontrolo "iom reakcia", kaj ne
pentas la aperigon de la kritikata artikolo pri Christopher Culver. "Ni
tute ne bedaŭras pri la enhavo mem de la artikolo kaj opinias ĝin
tute trafa", skribas Joel Amis.

Norvega asocio postulas pardonpeton de TEJO
En publika letero de la Norvega Junularo Esperantista (NJE), la estraro
de tiu asocio postulas, ke TEJO prezentu al Christopher Culver publikan
pardonpeton pro la personaj atakoj kontraŭ li, aperigitaj en la
oficiala gazeto de TEJO. La letero, kaj respondo de Bertrand Hugon,
eksprezidanto de TEJO, aperas en la freŝa numero de TEJO tutmonde. En
sia respondo Bertrand Hugon ne pardonpetas. Ni aperigas la plenan
tekston de la publika letero, kaj la respondon de Bertrand Hugon.

Engholm - sveda realisto en esperanta vesto
Stellan Engholm vivis la plej grandan parton de sia vivo kiel
instruisto de elementa lernejo en periferia regiono de Svedio. Li
lernis Esperanton en 1920, sed pli entuziasmiĝis pri la lingvo post
renkontiĝo kun Edmond Privat en monda kongreso pri kooperado 1927. Li
komencis sian verkistan karieron kiel tradukisto de sveda literaturo al
Esperanto kaj kunlaboranto de Literatura Mondo. En 1930 aperis "Al
Torento", kiu same kiel liaj postaj prozaj verkoj klare ligiĝas al la
samtempa realisma tradicio de sveda laborista literaturo, sed samtempe
havas idealismajn tendencojn.

.