Re: Reviz-propono por la FAQ 1/2



Yves Bellefeuille skribis:
> rjlbriz@xxxxxxxxxxx skribis:
>
> > Kvankam mi persone opinias la FAQ-n esti spamaĵo
>
> Mi kompreneble ne pensas ke la FAQ estas spamo, sed vi povas plendi che
> cbfgznfgre@xxxxxxx (uzu ROT-13).
>
> De jaroj mi ne plu afishas ghin mem: ghi estas automate afishita de MIT,
> do oni plendu tie.
>
> --
> Yves Bellefeuille
> <yan@xxxxxxxx>

Estimata Yves,

La komento pri spameco de la FAQ estis duon-ŝerce kaj duon-plende --
sed ĉar vi iom ofendiĝas pri mia komento, mi ja pli precize deklaru
ke tiuj du LONGAJ afiŝoj malŝparas "bandwidth" aŭ aliaj rimedoj
elektronikaj, kaj, se monata afiŝado estas alie kontrakte necesa (je
USENET) oni prefere afiŝu UNU MALLONGEGAN mesaĝon al s.c.e. havantan
nur la ligilon al la FAQ. Mi kredas ke iu jam proponis tion
antaŭlonge ...

S-ano Eberman ankaŭ aludas al via "respondeco" pri la FAQ -- mi
komprenas same, speciale ĉar via nomo ankoraŭ rolas aŭtore dum
monata afiŝado. Fakte, la jena aperas en la enkondukaj paragrafoj de
Parto 1/2:

> ... Please send
> suggestions, corrections and complaints about this FAQ to the
> maintainer, Yves Bellefeuille
^^^^^^^^^^

Pli grave, tamen, estas la reago al la vera celo de mia propono -- vi
silentas. Aŭ la FAQ estas reviziebla, aŭ ne. Se ne, kial? Laŭ
mi, TRE evidentas ke ĝi meritegas ĝisdatigon. Mi esperas ke aliaj
ankaŭ afiŝos same al ĉi tiu fadeno. Mi pretas, kompreneble,
partopreni la redaktadon.

Amike,

rB

.