Re: Esperanto keymap in KDE / Kiel tajpi E-on en KDE



Estimata Ari:
Vi skribis: "Mi provis ekzameni la librojn ĉe eLibrejo, kiun mi fakte ne
vizitadis jam de longe. Sed, ho surprizo!, esperanto.nu ne plu funkcias!
Ĉu iu ĉi tie scias, kio okazis? Ĉu eLibrejo tute ne plu restariĝos?
Se Franko Luin legas ĉi tiun grupon, aŭ se iu ĉi tie konas lian
retadreson,bonvolu, donu al li mian retadreson, eble mi povas helpi
iamaniere."

En informilo NUN aperis jena mesagho tiurilate:

www.esperanto.nu portempe ne funkcianta
Franko Luin raportis la 24-an de aŭgusto 2005:
La retejo www.esperanto.nu ĝuste nun ne funkcias. Pro amasa ĝenado
lastĵaŭde -- kiu kaŭzis blokiĝon de servilo kun proks. 100 komercaj
retejoj -- ĝi estis portempe malfunkciigita. Post kelkaj tagoj ĝi
reaperos sur alia servilo (sed kun sama reteja adreso), sed ne plene. La
diversaj servoj reaperos iom-post-iome, ofte en alia formo. La tuta
retejo estos funde ĝisdatigita. Okaze de tiu ŝanĝo la respondecon pri la
disvolvo kaj funkciado de esperanto.nu transprenos Janko Luin (de sia
patro Franko).

--------------------

Dario Rodriguez

.



Relevant Pages