Seminario en Burundio daŭrigas afganan sperton



Seminario en Burundio daŭrigas afganan sperton

Unika seminario, organizita de lokaj esperantistoj en Burundio,
kolektis centon da afrikanoj por komune studi Esperanton kaj profundigi
siajn sciojn. Gvidis la studojn la konata Cseh-metoda instruisto Tereza
Kapista el Beogrado, kiu pli frue instuis Esperanton al afganaj
rifuĝintoj en Irano. Poste unu el ŝiaj afganaj lernantoj ĉeestis la
Universalan Kongreson en Pekino. La seminario en Burundio same kiel la
instruado de Esperanto al afganaj rifuĝintoj estas parto de "Agado
Espero" de UEA. Renato Corsetti raportas ekskluzive por Libera Folio.

***

Ministro inaŭguris azian kongreson en Nepalo

Ĵaŭde la 25-an de aŭgusto en Katmando, la ĉefurbo de Nepalo,
komenciĝis la 4-a azia kongreso de Esperanto. La kongreso devis laŭ
la origina plano okazis komence de marto, sed ĝi estis lastmomente
prokrastita pro politika puĉo, farita de la nepala reĝo. En vendredo
la kongreso estis inaŭgurita de la ministro pri turismo. En sabato
okazis ampleksa kunsido pri la stato de la Esperanto-movado en Azio

***

Raymond Schwartz - la serioza humuristo

Jam laŭ la nomo oni povas supozi, ke Raymond Schwartz devenas de la
lim-regiono de Francio kaj Germanio. Lia naskiĝurbo Metz apartenis al
Germanio, kiam li naskiĝis en 1894. Post la unua mondmilito la urbo
apartenas al Francio. Ĉe la limo inter Francio kaj Germanio
komenciĝas ankaŭ unu el la grandaj esperantaj romanoj, "Kiel akvo de
l' rivero" de Raymond Schwartz. Sed sian verkistan karieron la ne tute
serioza bank-direktoro komencis per verkado de amuzaj kaj fojfoje
maldecetaj poemoj kaj noveloj.

***

Legu pli en Libera Folio!
http://www.liberafolio.org

.