Esperanto Desperado



Estas onidiroj pri disigxo de Esperanto Desperado. Ekz-e oni povas legi
pri tio en Gxangalo
(http://gxangalo.com/modules/news02/article.php?storyid=48). Ili ne
mencias fontojn, sed sxajnas al mi, ke la nura fonto estas mencio sur
la novajxpagxo de la pagxaro de Espo Despo
(http://www.esperantodesperado.dk/novajxojEsp.htm).

Kiam mi legis tiun novajxon, mi tuj pensis, ke estas iu sxerco (Kim ja
povas havi iom strangan humoron). Ankaux, mi retposxte komunikis kun
Amir post la apero de tiu novajxo, kaj li parolis kvazaux ili ankoraux
surbendigos alian KD-on.

Cxu iu, kiu estis cxe ilia koncerto en Pollando, povas diri, kion ili
diris tie? Certe ege interesas min.

Marcos.

.



Relevant Pages