Re: Kiel diri: Pasaĝera aviadilo xxxx surteriĝas en Francio



indriko@xxxxxxxxx skribis:
> En PIV1, oni trovas la formon 'Minorko'. Ankaŭ en
> Vikipedio.

Fakte ankaŭ en PIV2. Mi do reprenas mian kritikon pri tiu vorto, kaj
honte konfesas, ke mi ne parkeras iun el la PIV-oj. ;-)

Mi persone forte kontraŭas la esperantigadon de personaj nomoj. Ne nur
ĉar la strangaj formoj povas ofendi homojn, kiuj tute ne volas esti
nomataj tiel, sed ankaŭ ĉar tio neeviteble kondukos al plena ĝangalo
da diversaj nomoj por la sama homo.

Iom simile statas pri lok-nomoj, tamen por gravaj urboj oni ja uzu la
ekzistantajn esperantajn nomojn. Ekzemple en Svedio, kie mi loĝas, du
urboj havas (kaj laŭ mi havu) esperantan nomon: Stokholmo (Stockholm)
kaj Gotenburgo (Göteborg). En ambaŭ okazis UK, do ili per tio ekhavis
ĉiu sian lokon en la esperanta Parnaso ;-)

Tamen, okazis UK ankaŭ en Malmö, sed ĝi ial ne ekhavis esperantan
nomon pro tio.

Kalle Kniiivilä

.